Luterana preĝejo (Mohács)
Luterana preĝejo de Mohács | ||
---|---|---|
Luterana preĝejo de Mohács
| ||
Luterana kirko | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Mohács | |
Geografia situo | 45° 59′ 22″ N, 18° 40′ 55″ O (mapo)45.989530118.6819904Koordinatoj: 45° 59′ 22″ N, 18° 40′ 55″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | luteranismo | |
provinco | Suda Transdanubio | |
Dato de konsekro | 1946 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | 1942–1946 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 80 sidlokoj | |
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Adreso | 7700 Mohács, Deák Ferenc tér 4. | |
La luterana preĝejo estas religia historia monumento (deklarita en 1993) en urbo Mohács (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence la sporadaj luteranoj en Mohács apartenis al paroĥo de Bóly, sed en 1937 ili fondis eklezian grupon. Samtempe ili volis konstrui propran kirkon. La komunumo donacis konvenan areon. La preĝejo estis konstruita inter 1942-1944, sed la ĵus preta konstruaĵo ricevis signifajn pafojn pro la mondomilito. Post renovigoj la konsekro okazis en 1946. La kirko lastfoje estis renovigita en 2008.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La simpla konstruaĵo situas en korto. La fasado estas malsimetria, maldekstre la prismoforma turo altiĝas. Parte antaŭ la turo porĉo estas videbla, antaŭ la enirejo estas kelkaj ŝtupoj. Flankoj de la navo havas fenestrojn, parte arkadojn. En fino de la navo estas videbla simila arkada domo, ili formas majusklon L. Tio estas supozeble la paroĥo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto
- [1]
- [2][rompita ligilo]
- [3]